Johann Baptist von Anzer
Johann Baptist von Anzer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1851 en Tännesberg |
Morto | 24-an de novembro 1903 (52-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Tombejo de Germanoj kaj Flandroj |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1886–) katolika sacerdoto (1876–) |
Johann Baptist von ANZER (naskiĝinta la 16-an de majo 1851 en Tännesberg-Weinried, mortinta la 24-an de novembro 1903 en Romo) estis germana misi-episkopo katolika en Ĉinio kaj ano de la Societo de la Dia vorto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
La filo de buĉisto kaj kamparano aliĝis en 1875 kiel finstudinta teologo al la Familio de Steyl, ordinitis pastro kaj venis en 1879 en Ĉinion, kie li responsis ekde 1882 pri la suda parto de la apostola vikariejo Ŝandongo. Tie tiam vivis ne pli ol 158 katolikoj. En 1885 tiu ĉi regiono iĝis memstara misia agadokampo kaj Anzer apostola vikario kaj titulara episkopo de Thelepte (Tunizio).
Pro lia grandega elano iĝis rapida evoluo de la misio kaj ĉe lia morto nombritis jam 26.000 baptitoj kaj 40.000 bapotoj surloke.
Pro instigo de la germana ambasadoro en Pekino Anzer forprenis la protekton pri la misio de la francoj kaj ekresponsigis la germanojn. Tion Romo akceptis kaj Ĉinio laŭdis kiel trarompon de la franca protekto-monopolo. La konsekvencoj estis pli granda moviĝebleco por la misiistoj kaj aliro al ĝis tiam malfermitaj urboj kiel Ĝjining aŭ Jantaj-Zhifu (1896), kiuj iĝis misiaj centroj. La murdo de du germanaj misiistoj (1.11.1897) estis la preteksto pri la jam longe planita okupado de la regiono de Cindao fare de la Germana Imperiestra Regno. La zono misie enkorpigitis en la teritoriojn pri kiuj responsis Anzer kaj la urbo Cindao iĝis misia centro.
Graveco[redakti | redakti fonton]
Anzer estis unu el la plej gravaj misiaj epistkopoj en Ĉinio en la 19-a jarcento. Lia celo, la libera proklamo de la evangelio kaj la disvastigo de kristanismo, estis obstine kaj ade postulita de li - kun sukceso. La kunlaboro de la misiistoj kun la germana ekstera politiko ofte estis riproĉita al li.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- G. Warneck, Die christl. Mission u. die überseeische Politik, 1901
- P. Horbach, A.s Chinamission in ihren Beziehungen z. Politik, 1901;
- H. Cordier, Hist. des Relations de la Chine avec les Puissances Occidentales II/III, 1901–02
- F. Nippold, Bischof v. A., Die Berliner amtl. Politik u. d. ev. Mission, 1905
- J. Beckmann, Die kath. Missionsmethode in China in neuester Zeit, 1931, S. 23-25; LThK
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Biografio ĉe NDB.
- Informoj pri Johann Baptist von Anzer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Biografio de Anzer.
- Karl Müller: Johann Baptist von Anzer. Arkivigite je 2014-12-31 per la retarkivo Wayback Machine En: Biography of Chinese Christianity.
- Anzer en la katolika hierarkio.